Okcident-armena lingvo

Antikva manskribaĵo en la armena lingvo.

La Okcident-armena lingvo estas unu el la du dialektoj aŭ variantoj de la armena lingvo (hindeŭropa lingvo) parolata de la armena diasporo, ĉefe en Usono, Eŭropo kaj Meza Oriento escepte de Irano. Ĝi ankaŭ estas parolata de malgranda komunumo en Turkio. Ĝi disvolviĝis dum la 19-a jarcento kaj baziĝas sur la armena dialekto de Konstantinopolo (hodiaŭ Istanbulo). Sed la Okcident-armena lingvo estas parolita de nur malgranda procento de Armenoj en Turkio, kun 18 procentoj inter la ĝenerala komunumo kaj 8 procentoj inter junuloj.[1] La Okcidenta Armena lingvo en Turkio estas difinita kiel ja endanĝerigita (Endanĝeraj lingvoj).[2]

  1. “Review of Istanbul’s Armenian community history”
  2. UNESCO: 15 Languages Endangered in Turkey, by T. Korkut, 2009. Arkivita el la originalo je 2009-03-31. Alirita 2010-12-14.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search